ANSTATAŬOJ POR KERAMIKAJ KRUDMATERIALOJ
Ĉar substituado por kompleksaj krudaj keramikaj materialoj
necesigas kalkuladojn nekonatajn al pluraj potistoj, kaj ĉar ni trovis
manierojn anstataŭigi la plejparton el tiuj ĉi, ni ofertas al la keramikista
komunumo la rezultojn de niaj enketoj.Tiu ĉi enketprojekto tre spontane naskiĝis dum kalkulado
por substitui al spodumeno litian karbonaton, kaolinon, kaj silikon. Nia
aliro taŭgas por tiuj kiuj ne konas glazurkemion kaj por tiuj kiuj ne posedas
komputilon. Tiu ĉi enketo fariĝis inter 1993 kaj 1995, antaŭ la disvastiĝo
de glazurad-softvaroj kaj hejmaj personaj komputiloj. Eĉ aktuale, nur 20% de
hejmoj en Kebekio havas komputilon, kaj nur 6% havas konekton al la Interreto
(1998).
|
Post la sukceso de nia unua substituado al spodumeno, la
rezultoj sendiĝis al W. Hunt, redaktisto por Ceramics Monthly, kiu multe ŝatis nian metodon. Lia
letero de la 19a de majo de 1993 multe entuziasmigis nin : « Mi multe
ŝatis ke vi sendis al ni tiun ĉi fascinan diskuton pri substituado al
spodumeno. Kun via permeso, mi ŝatus uzi partojn el ĝi en nia rubriko de
Leteroj. » Sekve ni decidis apliki nian metodon al substituado al
feldspato, feldspatoidoj, kaj aliaj krudaj materialoj, kiel vi vidos poste. La
rezultoj sendiĝis al W. Hunt popece, ĉapitro post ĉapitro, dum novaj hipotezoj
venis al ni en la kapon. Sekve la 17an de marto de 1994 li sendis al ni la finajn
komentojn pri tio, kion ni jam sendis. La ĉapitro pri lepidolito skribiĝis post
la ricevo de lia lasta letero, sed la sama metodo aplikiĝis.
Ni uzis
ĝeneralajn formulojn anstataŭ kompleksaj analizoj kaj transportis 3
decimalspacojn, rondigante la kvaran al la tria. Ni uzis la nocian oksidon
KNaO. Ni ankaŭ uzis kelkajn personajn lertaĵojn. Nia celo estis elserĉi
substituadojn en kiuj novaj unuiĝo-formuloj estis tiom proksimaj kiel eble al
la originalaj; kion ni atingis ĉiufoje.
Ĉar
la formuloj de feldspatoj kaj feldspatecaj materialoj estas iom similaj al tiuj
de glazuroj, ni uzis tiun ĉi lastan principon por trovi taŭgajn substituojn.
La ideo estis konsideri la kompleksajn alsubstituendajn materialojn kiel
unuiĝo-formulojn por glazurbazoj, konvertendajn al receptopaj receptoj, kaj
sekve ni dividis ilin per 100 por facila insertiĝo en glazurreceptojn.
Laŭ la
metodo por glazurkalkulado, «Glaze
calculation, theory and objectives»; «Glaze
calculation using materials containing more than one oxide» kaj «Calculating glaze formulas from batches or
recipes» (Daniel Rhodes, Clay and
glazes for the potter, revizita
eldono, 1973), ni uzis diversajn materialojn por atingi nian celon, kiu estis
fari mikson kiu havus, post bakfornado, la formulon de feldspatoj kaj feldspatecaj
materialoj.
Kompreneble
kelkaj etaj alĝustiĝoj necesis, per la
metodo de provo kaj eraro (sur matematika bazo), al la rezultoj de la
unua provo (unua anstataŭigo) por obteni satigan sidigon. Tiam kiam necese
kaj/aŭ eble, la rezultoj de la dua provo (dua anstataŭigo) proviĝis kelkfoje
plu en diversaj receptoj por forigi eventualajn bonajn rezultojn nur pro ŝanĉo.
Fine ni
aplikis nian metodon al materialoj multaj malpli kompleksaj ol feldspatoj kaj
feldspatecaj materialoj.
Afable salutas,
Edouard Bastarache
-----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
ENHAVOJ
I ENKONDUKO………………………………………..………………………………… 9
II ANSTATAŬOJ POR SPODUMENO…………………………………………………. 15
III ANSTATAŬOJ POR
PETALITO……………………………………………………… 31
IV ANSTATAŬOJ POR
LEPIDOLITO………………………………………..……….… 45
V ANSTATAŬOJ POR KALIAJ FELDSPATOJ
(Feldspato
Custer)…………………………………………………………..….…… 103
VI ANSTATAŬOJ
POR ŜTONO DE KORNVALLO…………………..………………. 119
VII ANSTATAŬOJ
POR NATRIA/KALCIAJ FELDSPATOJ
(Feldspato Kona
F-4)….……………………………………………………….…… 165
VIII ANSTATAŬOJ POR KALIA/KALCIAJ FELDSPATOJ
(Feldspato
G-200)………………………………………………….…………………195
IX ANSTATAŬOJ POR PLASTIC
VITROX……………………………….…………… 239
X ANSTATAŬOJ POR VULKANA CINDRO ……………………………..…… 265
XI ANSTATAŬOJ
POR DIVERSAJ MATERIALOJ…………………………..………. 271
Anstataŭo
por Dolomito…………………………………………………..……… 273
Anstataŭo
por Wollastonite………………………………………..…………….. 279
Anstataŭoj
por Pyrophyllite…………………………………………..………….. 285
Anstataŭo
por Talko ………………………………………………..……………. 295
--------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
KRITIKOJ
Ceramics Monthly
17a de marto, 1994
Estimata S-ro Bastarache
:
Ni estas vere mirigitaj de ĉi ĉiuj ensendaĵoj viaj pri
ceramikaĵaj substituoj. Mi ne memoras la lastan fojon ke iu ajn ensendis al ni
tiom de informoj – sufiĉan por malbagatela libro. Tiuj ĉi tekstoj preterpasas
ion ajn eldoneblan en Ceramics Monthly, do mi scivolas, ĉu vi permesus ke ni
stoku ilin en nia esplorbiblioteko kie la stabo kaj aliaj potistoj vizitantaj
la bibliotekon povus konsulti viajn raportojn. Kompreneble, se vi preferus, ni
redonus al vi la materialon je peto. Tre dankeme al vi pro pensi pri ni rilate
al viaj tiomaj detalaj kaj zorgemaj enketrezultoj, kaj anticipante pluajn
instrukciojn pri ĝia traktado,
Elkore salutas,
William Hunt
Redaktisto
-----------------------------------------------------------------------------------------------------
FORTE IMPONA
Karo Eduardo, Mi ricevis la kopion de via libro por ekzameno
kaj estas, mi ankaŭ forte impona. Mi konsentas kun tutaj apologiaj komentarioj
venante el homoj kiuj estas alte respektaj en nia industrioMi dankas vin
ankoraǔ por la opartuneco kio min oferdonas vendi vian nekredeblan libron.
Anne Bracker
Usono
-------------------------------------------------------------------------------------------------
VASTEGE DANKA
Mi bone akceptis vian libron kaj mi estas certa, ke mi uzos ĝin komune.Mi estas vastege danka por tio, kaj ankaŭ por la ŝanco kion vi donis al mi kunhelpi iom por ĝia fabrikado (tradukado), tiu libro estas aĉetebla ĉi tie en Portugala.
Cecília Alvim Dequech
Brazilo
-------------------------------------------------------------------------------------------------
LA ELECTOJ
Se vi estas ceramikisto kiu preparas siajn glazurojn ekde
nenio, kaj realisanteke vi malhavas ingrediencon aŭ ne vi ĝin havas tute
sufiĉe, « Anstataŭoj por keramikaj krudmaterialoj » fariĝas netaksebla rimedo
kiam tiela kazo aperas dum rapida nova provizado ne estas ĉiam rimarkinda
elekto. Tiu libro estas konstruita per ĥemiaĵo anstataŭigi, kun la
ingrediencovariaĵoj uzaj kiel substituoproduktoj. La aŭtoro malavare komunikis
kun ni plurajn glazurreceptojn, donanta anstataŭekzemplo por ĉiu variaĵo.
Ĝenerala regulo, la potistoj estas konataj por partigi iliajn glazurreceptojn.
Kun la uzado de la Interreto, pluraj receptoj estas interŝanĝaj ĉirkaŭmonda.
Kiel vi povas ĝin imagi, kelkaj glazurproduktoj ne estas alireblaj en tutaj
mondopartoj sen ekscesaj transportiloj. Kun la libro de Eduardo kiel rimedo, la
ceramikistoj povas efektivigi anstataŭojn kaj havigi ekscesajn faritaĵojn.La
libro havas spiralobindaĵon kun bonspecan kovrilon, akordiĝema kaj
facila.utiligi en la fabriko.
Argilomondo
Usono
--------------------------------------------------------------------------------------------------
SUMO SALUTA
La anstataŭo atingebla ĉies. Sumo saluta per la recenzo en
Nordameriko.
Charles Eissautier
Francio
------------------------------------------------------------------------------------------------
KOMPLIMENTO DE LA FLANKO DE AMIKO
Caro Eduardo,
Miajn plej sincerajn komplimentojn por la realigo de via
libro. Ĝi estas vere la solvo de esplorobsineculo, de ceramikofanatikulo kiel
ĝi estas neniu en Kebekio. Mi do foliumis kun plezuro vian novan libron, kaj ĝi
estis por mi reveno al mia paseo de ceramikoteknikisto. Mi estas do feliĉa
partigi vian ĝojon de ĉi tiu publikigo, kiu inklinigi la ceramikistojn kiujn
preparas siajn glazurojn, lanĉiiĝi al aventurojn iniciatorajn de novaj nuancoj
kaj koloroj. Koncerne la jaketo de via libro, akceptu miajn komplimentojn ĉar
ĝi estas tre bela antaŭmeto.
KORAJ KOMPLIMENTOJ KAJ SALUTOJ
Julien Cloutier,
Ceramikisto
Aŭtoro de « Materialoj de Ceramikisto Kebekia ».
Kebekio
Kanado
-------------------------------------------------------------------------------------------------
RIMARKINDA KOMPILAĴOLABORO
Tiel mi fine havis la ŝancon vidi vian laboron. Ĝi estas
vere absolute rimarkinda kompilaĵolaboro.
Jonathan Kaplan,
Ceramikeksperto
Usono
-----------------------------------------------------------------------------------------------
NETAKSEBLA RIMEDO
Mi devas koncedi ke, kiam mi aĉetis tiun libron, unu de
kialoj estis subteni Interretoamikon, kolegon kaj artistan potiston, per tiu
alaĵo de lia libro al mia kolekto. Estis al mi tre agrabla akcepti tiun libron
kaj realigi kian mirindan aldonon al mia ceramika librobiblioteko ĝi fariĝis.
Mi volis komuniki miajn reagojn per la skribado de tiu kritiko.Mi estas
ceramikista kiu mi mem preparas miajn glazurojn el nenio, ĝi okazas al mi
iafoje prepariĝi fari recepton kaj realigi kion mi malhavas ingrediencon aŭ ne
mi havas ĝin tute sufiĉe. Tiu libro estas netaksebla rimedo kiam tiela situacio
okazas dum rapida nova provizado en ĥemiaĵoj ne estas ĉiam valida elekto. Tiu
libro estas struktura per hemiaĵo anstataŭigi, kun pluroblaj ingrediencovariaĵoj
uzantaj kiel substituoproduktoj.Sinjoro Bastarache malavare komunikis kun ni
plurajn glazurreceptojn, donante anstataŭekzemplo por ĉiu variaĵo. La potistoj
estas konataj partigi iliajn glazurreceptojn kaj en erao de la elektronika
komunikado, pluraj receptoj estas interŝanĝaj per tiu komunikilo kun homoj kiuj
vivas foren kaj malmulte ĉie ĉirkaŭmonda.Kelkaj glazurkrudmaterialoj ne estas
alireblaj en tutaj mondopartoj, sen kscesaj transportiloj. Kun tiu libro kiel
rimedo, la ceramikistoj kiuj laboras en la prefektujoj kie produktoj ne estas
alireblaj, povas efektivigi senpene anstataŭojn kaj havigi similajn faritaĵojn
sur iliaj ceramikaj potoj. Tiu libro havas spiralbindaĵon kun bonspecan
kovrilon, akordiĝema kaj facila utiligi en la fabriko. Mi ŝatus incensi Eduardo
por la konceptado tiu mirinda referencolibro.
Michelle Lowe,
Usono
-----------------------------------------------------------------------------------------------------
VIA ĴUSA LIBRO
Miaj komplimentoj por
via ĵusa libro.Via libro montriĝis ekstran laborilon
.
Rhonda Reed,
Usono
------------------------------------------------------------------------------------------------
ABSOLUTE INTERESA
Mi trovis la libron esti absolute interesa kaj mi admiras la
esplorokvanton kio estis necesa al ĝi dedici.
Frank Tucker
Kanado
-------------------------------------------------------------------------------------------------
TOUR DE FORCE
Kun la alveno kaj la divastiĝo de glazurad-softvaroj, vi
povus pensi kio unu libro koncerne la anstataŭo de keramikajn materialojn estus
superflua, dume ĝi estas malproksime de esti la okazo. La libro de Kebeka
Eduardo Bastarache estas destinata al ceramikistoj kiuj ne estas hejmecaj kun
la glazurkemio kaj la konceptaj softvaroj por tiu uzado, ĉiam grava proporcio
de la ceramikistokomunumo, ĉar la lernado de funkciado de tiela softvaro estus
timiganto tasko. La libro de Bastarache plenigas tiu grava spaco, donanto klare
facilaj instrukcioj por la substituado de komplikaj keramikaj krudmaterialoj.
Tiu libro, devus eĉ esti utila por la ceramikistoj hejmecaj kun la
glazurad-softvaroj.La libro estas dispartigita laŭ la sekvantaj ĉapitroj por la
:Spodumeno, Petalito, Lepidolito, Kaliaj Feldspatoj (Feldspato « Custer
»),Natria/Kalciaj Feldspatoj (Feldspato « Kona F-4 »), Kalia/Kalciaj Feldspatoj
(Feldspato « G-200 »), Vulkana Cindro, Dolomito, Wollastonite, Pyrophyllite,
Talko, Ŝtono de Kornvallo, Plastic Vitrox.Kiel ĝi montriĝas, tiu libro ne sole
estas fonto de materialanstataŭoj, sed egale de glazurreceptoj por la grejso.
Uzante limitan nombron de receptoj, la aŭtoro substituigas supre ingrediencojn
(kiam deca), ĉapitro post ĉapitro, ofertanta novajn formulojn konsideri.
Multobligante la receptojn supre kun sugestitaj anstataŭaj, ni alvenas al
abundo de variaĵoj adekvataj por eksperimentado kaj provadoj pli profundigitaj
kun tieaj materialoj. Dume, tiu libro ne estas glazurkolekto. Ĝia celo estas
pliĝuste servi kiel gvidislo por la krudmaterialanstataŭo. Povis esti diversaj
kaŭzoj por voli fari tio ĉi – unu materialo ne povas doni la faritaĵon ke vi
volas. (ekzemple la Lepidolito povas okazigi la bobeloformadon), aŭ unu
materialo povas ne esti alirebla en via lando aŭ prefektujo.Eĉ se Bastarache
uzis precipe grejsglazuroj de bakintervalo de konuso 8-10 (kelkaj glazuroj de
meza temperaturo estas ankaŭ inkluzivataj), la sugestaj anstataŭoj devus
funkcii ankaŭ for glazuroj de aliaj bakintervaloj, aŭ por argiloreceptoj.
Rigardu ekzemplon, la anstataŭo de feldspato Kona F-4 en Tenmokua
glazuro.(reduktbakado al konuso
8-10)
Origina recepto :
Kalko 10
Kaolino 5
Siliko25
Feldspato Kona F-4 60
Tuteco 100
Feroksido ruĝa 10
Anstataŭo :
Kalko10
Kaolino 5
Siliko25
Feldspato Custer57.78
Kalko 2.28
Alumino 2.04
Tuteco102.1
Feroksido ruĝa10
La anstataŭo resumiĝas jene :
93.3% Feldspato Custer
3.8% Kalko
3.34% Alumino
por 100% Feldspato Kona F-4
.
Steven Goldate
Aŭstralio
-----------------------------------------------------------------------------------------------
KONCERNE LA AUTORON
KONCERNE LA AUTORON
Eduardo Bastarache vivas en Kebekio kaj havas koloran
historion. Li studis la Ĥirurgion, la Internan Medicinon kaj la
Neŭro-Endocrinan Fiziologion, li estis scienculo kaj konsilisto en Medicino de
Laboro kaj Medio de 1971 al 1983. Ekde 1983, li estas konsilisto kompletatempe
en Medicino de Laboro kaj Medio. Dum liaj medicinaj etudoj, li studis la
ceramiko sub Julien Cloutier ĉe La Argilbutiko en Kebeko, kaj pli malfrue li
ankaŭ instruis ĉe la sama skolo.Bastarache vivas en la prefektujo de
Sorel-Tracy en Kebekio, proksime de la riverego St-Laurent, li uzas komune
defalaĵojn el uzinoj lokalaj en la sektoro por kolori siajn multajn glazurojn
kaj argilojn. Li bakas la maĵoran parton de siaj artaĵoj al konuso 9½ en
inversaflamgasforno de 60 kubaj futoj. Anstataŭoj Por Keramikaj Krudmaterialoj
estas alirebla en 8 lingvoj : Franca, Angla, Germana, Itala, Hispana, Portugala
(Portugalio & Brasilio), kaj Esperanto.